Stela havas opinion pri la mondo
Kreita por verki dum la tridek taga defio de la Monda Verk-Monato (MoVeMo). Intertempe tiu ĉi spaco transformiĝis al spaco, kie Stela verkas mallongajn artikolojn pri impresoj de la mondo en kaj ekster Esperantujo.
- Indexed issues, last 90 days
- 3
- Latest publication
- Sep 20, 2026
- Audience
- Checking…
- Earliest in this view
- Jul 20, 2026
Latest issues
mia dua plej ŝatata sezono de la jaro komenciĝas (opens the original)
Read excerpt
La aero havas tiun agrablan ioman fridecon, la infanoj ekkrias en la korto kiel frenezuloj, la odoro de la mateno estas agrabla. Klare alvenas mia dua plej ŝatata sezono de la jaro. La unua de septembro estas solena, mi observis kiel la lernejanoj en siaj blankaj bluzoj kaj nigraj jupoj kaj pantalonoj aŭskultas komence de la tago la hungaran himnon, poste la oficialan parolon de la lernejestro, fine de la malferma festo la duan nacian kanton. Klare ne multo ŝanĝiĝis dum la jardekoj dum mi ne est
kiam vi scias ke ĝi funkcias (opens the original)
Read excerpt
Mi havas amikinon kiu suferas de sufiĉe komplikaj malsanoj. Post jardekoj kutime ne temas nur pri unu specifa afero kiu suferigas ŝin, la simptomoj malrapide kaj obstine kolektiĝas. Unu el la helpemaj aferoj estus por ŝi iri al masaĝisto por esti helpata pri la limfa sistemo. La masaĝo mem estas sufiĉe malagrabla, sed bezonata, kaj ĝi estas maniero helpi la korpon kiu vere funkcias. Mi mem suferas de iom doloranta dorso, do la solvo estas daŭre fortigi la muskolojn kaj ne permesi al ili lamiĝi,
vivsignoj (opens the original)
Read excerpt
Ege multe mi mense kontraŭbatalas la ekziston de sociaj retejoj, kvankam mi estis inter la unuaj registriĝi al ĉiu — bone, ne ĉiu, sed kun iom da troigo al la pli evidentaj rapide por resti en kontakto.Kiam oni havas tiom da internaciaj amikoj kaj oni ankoraŭ memoras kion signifis vivo kiam la unuhoran semajnan uzon de interreto en la loka biblioteko oni devis antaŭmendi lunde por povi legi kaj rapidege respondi al retmesaĝoj, tiam jarojn poste registriĝi al ajna loko kie oni povis vidi la “ĉiut
Publishing over time
Last 90 days. Choose a month to open its work.
Recurring subjects
Named in the text we hold. One piece can cover several.
Audience
No verified audience measurement yet.
About this data
Counts cover the work we have indexed. Tone needs enough text and a confident classification. Excerpts and episode notes are not full articles or transcripts.
Identity or attribution wrong? Suggest a correction.